La DVD « Esperanto estas » estas aktuala informfilmo pri esperanto direktata al la ne esperanta publiko. La cxefa celo estas prezenti esperanton de interne, vivantan, modernan kaj plene funkciantan kiel internacia lingvo kun multnombraj facetoj kaj karakterizoj.
Cxiu el la 6 partoj de la filmo montras diversan aspekton de la lingvo.
La originala versio estas en esperanto.
Sume la dublajxoj de la vocxoj en la filmo estas en 6 diversaj lingvoj kaj en 20 subtitolitaj !
Jen filmo kiu evitos al homoj fari la stultan demandon : cxu esperanto estas parolata? , aux, cxu gxi havas kulturon? , kiu parolas gxin kaj kie? , ktp.
Nepre havinda en sia videoteko por cxion scii pri esperanto!
|