La komponisto Rainer Conrad kaj la kantistino Karin Rosov ne estas esperantistoj, sed ili estis cxarmitaj pro "la senlandlima lingvo" kiun lernis tiam Gunter Koch. Lia propono adapti gxin al ilia muziko rezultis tiun unuan KDon en tiu stilo en Esperantujo. Post gxia malapero el nia katalogo en 1999, gxi reaperas nun dank' al la reveno de Gunter. Jen propra popmuzika stilo melodia, kies temo en la tekstoj estas interalie ekologio kaj paco, temoj kiuj cxiam estas aktualaj en mondo dauxre surda al tio...
La esperantistoj rekonos la faman titolon "Esperanto", uzata kiel prezentmuziko de pluraj esperanto-radioprogramoj, ecx internaciaj.
|