Tiu albumo estas frukto de kunlaboro inter la konata brazila muzikisto Flávio Fonseca kaj la elstara poeto Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto. Jen bukedo da sudamerikaj muzikstiloj, karnavalan sambon, sxoron, bosanovon, latinan jxazon, kaj ecx novepokan muzikon kaj elektronikan.
Pluraj invititaj muzikistoj partoprenis: Jorge Cardoso, konata mandolinisto en Brazilo; Eugenio Matos, pianisto kaj muzikestro; Evandro Barcellos, kavaketisto kiu specialigxis pri karnavala sambo; Marcelo Lafeta, spertega gitaristo, kiu partoprenis en du kantoj; Gilza Maria, kiu bele ludis tenoran bekfluton; kaj Cristina Pancieri, konata en Esperantio pro aliaj kunlaboroj kun Flávio. La diskon eldonis BEL (Brazila Esperanto-Ligo).
|