Oraj kantoj - Vol.4 - Dank' al la somera sxvita kantado la serio "Oraj Kantoj" ricevis plian diskon. Oraj kantoj - 4, titolita "El malproksima helo" havas sunan simbolon en sia kovrilpagxo. La 24 diversstilaj kantoj, kiuj denove elektigxis per Retvocxdono, estas prezentitaj de la kutima Orkanta teamo plus nova bonega gitaristo-kantisto Valerij Vorobjov. Auxskultante la diskon, registritajn en Moskvo, vi nepre sentos ankaux la spertegan laboron de la nova sonarangxisto Aleksandr Moskovcev.
Kaj se vi turnos la skatoleton, malantauxe vi trovos ecx nebulan portreton de la Majstro. Cxar inter la kantoj cxeestas "La Espero"!
|