Oraj kantoj - Vol.5 - La kantoj de unu sola auxtoro Mikaelo Bronsxtejn, kantitaj trione de la vocxa ensemblo "Oraj Kantoj", kaj la cetero de la auxtoro mem. Kelkaj titoloj jam aperis en aliaj albumoj; sed laux peto de sia fidela auxkultantaro, jen multaj neeldonitajxoj cxerpitaj el la impone vasta repertuaro de Mikaelo kiu aperas en cxi tiu KD, cxiuj kantitaj, surbendigitaj, aux resurbendigitaj speciale por cxi tiu okazo. Libreto kun la tekstoj akompanas la KDon, kaj ankaux prezento de la auxtoro fare de Georgo Handzlik kaj Jxak Le Puil.
Muzikoj kaj tekstoj de Mikaelo Bronsxtejn. Guitarludas: Mikaelo Bronsxtejn, Andrej Obrezkov, kaj Marija Kocxetkova. Kantas: Mikaelo Bronsxtejn en solo, kaj hxore: Marija Kocxetkova, Evelina Sokolova, Oksana Zvereva, Ocxjo Dadaev, Vitalij Malenko, Andrej Obrezkov, Aleksandr Osokin.
|