Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Jxus per kares'
Ralph Glomp - Germanio



KD 11 titoloj - 40:24 mn

15.55 Sen Impostaj
18.60 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Nigra Kato - Ralph Glomp © 2003

Germanlingva popmuziko renaskigxis dum la lastaj jaroj en Hamburgo, la hejmurbo de la kantisto Ralph Glomp, cxiujare dum la "Schlager-Move" dekmiloj da junuloj dancas en la stratoj je tiuj klasikajxoj el la lastaj tri jardekoj. Ralph Glomp nun prezentas la Esperantajn versiojn de du el tiuj sxlagroj (3, 7) kaj siaj propraj titoloj (1, 2, 4, 6, 8) foje rapidaj foje trankvilaj laux muziko moderna kun parte fortaj ritmoj kiuj invitas al dancado. Vizitintoj de la UK en Gotenburgo gxojos reauxdi la "Gotenburg'"-kanton de Ralph (origine "Waterloo" de ABBA) kiu furoris dum la Internacia Vespero. Por tiu kanto ABBA faris grandan escepton kaj konsentis al ne-angla novtraduko de la verko.

Kaj por tradiciemuloj ankaux "La Espero" ne mankas, unu en moderna vesto kaj la alia en tradicia, vere himna formo. La KD-libreto liveras cxiujn tekstojn. Tiu disko ne manku en la Esperantaj diskotekoj tutmondaj kaj komprenble ankaux indas havi gxin en la hejma diskosxranko.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com