Post elcxerpigxo de sia fama albumo « Valso por amikoj », la duopo origine de Kazahxio, Jomart & Natasa regalas nin per nova elstara kaj ricxoplena KD. La albumo "Amu min" prezentas 12 novajn kantojn verkitajn de fama rusa poeto Mikaelo Bronstejn. La melodioj komponitaj de Jxomart estas tre kortusxaj kaj la vocxo de Natasxa - en kelkaj kantoj - tute fantasta. Iliaj vocxoj belege akordigxas garantiante plezuran auxskultadon ekde la komenco. La disko estis registrita kaj miksita en ilia propra studio "Jomart's Studio" en Stockholmo (Svedio).
Jomart & Natasa jam prezentis kantojn de la nova albumo cxe RET (Rusio) kaj la 3-a Azia kongreso en Koreio dum somero 2002, cxe UK kaj IJK (Svedio) -2003 kaj dum IS kaj IF 2003 kie la kantoj kaj la KD estis aparte ege bone akceptitaj de la publiko.
|