Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Sunradio
La Rolls - Germanio



KD 10 titoloj - 42:44 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de La Rolls © 2004

Post longa atendo, Denis Rock Tamba (muzikisto kaj kantisto de eks-Zairo, kaj fondinto de La Rolls) regalas nin per unua KD el gajaj sonoj de afrika-regea muziko.

Jam aperinta en Vinilkosmo-Kompil' Vol. 2 kun la bando Afrika Espero, Denis Rock akompanata de Roger Ngoma, Louison Yambuka, alia eksmembro de Afrika Espero, Jorge Jiménez, portorika gitaristo, kaj du germanoj Marcus Nachtigal cxe basgitaro kaj Günter Käszmann cxe drumoj, konsistigas viglan ensemblon, koloran, kaj teknike maturan.

Nune bazita en Germanio, tiu nova bando sxajnas instigi intereson pri esperanto en la urbo Aalen, kaj Denis Rock estas tre felicxa faciligi gxian disvastigon kaj tiel kontribui je pli bona unigxo de la mondo.

La Rolls montras, ankorauxfoje, kiel esperanto kaj cxiuj muzikformoj havas similan lingvajxon, kaj inauxguras pere de Sunradio novan faceton de tiu movado kiu ne cxesas vastigxi....




contact@vinilkosmo.com