Estas la unua KD (vkkd43) aperinta en 2001, titolita Meven, kiu hodiaux donas sian novan nomon al tiu vocxa ensemblo, konsistanta el bretonoj cxiuagxaj kaj el diversaj horizontoj, esperantistoj konfirmitaj aux kiuj celas tion atingi, kaj kiuj prezentigxis antauxe sub la nomo de Bretona Esperanto-Koruso.
Ofte partoprenante, de 1996, en diversaj kongresoj, kursaroj, kaj internaciaj festivaloj, kiel ekzemple tiu de Maristaj Kantoj de Paimpol en 2003, Meven esprimas sian vojagxemon kaj intersxangxemon invitante nin al navigado sur la maroj de la tuta mondo kaj danci je ritmoj de tradiciaj instrumentoj kiaj violono, bekfluto, aux akordiono, kiuj venas subteni la keltecan sonoron de la ensemblo.
Se, tamen, la membroj de Meven kunigxas pro esperanto kaj la plezuro kunkanti sub la gvido de la taktobastono de Franjo Provost, esperantista hxorestrino kaj profesoro pri muziko, estas la deziro krei ponton inter lirika kulturo bretona kaj la universala esenco de esperanto kiu transdonas cxiun originalecon kaj forton de ilia klopodo.
Konsumenda kun bona glaso da medo !
|