Protestkanzonoj, amkanzonoj, sxerckanzonoj... Jxak Le Puil, la fame konata franca kantisto de la esperantistoj jam de pluraj jardekoj, finfine eldonis sian unuan KD-on, sed tio ja ne estas lia unua albumo!
Jxak registris sian unuan albumon sur kasedo, "Dangxera ul'", en 1977, kaj poste tri aliajn, "Revenas mi" en 1980, "De Pont-Aven al Varsovi'" en 1985, kaj "Ne donu tro" en 1993. Do estas ne malpli ol 27 jaroj da cxeesto kiun Jxak dedicxas per tiu cxi albumo, sxtopita je dolcxa mokemo, socipolitika kritiko, kaj multe da tenero.
Vi trovos en gxi kvar originalajn titolojn komponitaj de Jxak laux tekstoj de Euxgeno Mihxalski, Claus J. Günkel, Tomasx Pumpr, kaj Stefan Maul; poemon de Radoj Ralin laux traduko de Marin Bacev, "La prezidenta cxaso" tradukita de Jopetro Danvy, la "Kongresurboj" eltirita el la kasedalbumo Revenas mi, kaj pluraj aliaj, inter ili kantoj adaptitaj de Pierre Perret, Graeme Allwright, Boris Vian... finfine, io el kio satigxi....
Cxi tiu albumo estis surbendigita tute en la Studio Vinilkosmo / De La Trappe kun bonega kunlaborado de la fama JoMo cxe gitaro, basgitaro, klavaroj, kaj perkutiloj!
Cxu endas diri pli?
|