Jen baldaux 16 jaroj de kiam Kajto produktis sian unuan albumon, Flugdrako (VKKD1), kiu ne nur estis la unua KD, sed ankaux la unua 'vera' disko iam surbendigita profesie de muzikgrupo kantanta en esperanto.
Kial ne diri ke ili estas la auxtentaj pioniroj de movado kiu ne cxesas grandigxi; kaj malgraux kariero de preskaux du jardekoj, ilia stilo konstante restas referenco, kaj ilia sperto tiom en studio kiom sursceneje sentigxas pli ol iam tra tiu cxi kvina kodisko de la bando.
Kajto cxiam restis fidela je muziktemaj historioj, rakontante en cxiu albumo historion bildigitan de impetaj akordionoj, bangxoj, bekflutoj, gitaroj, mandolinoj, kaj sxalmoj, cxiuj instrumentoj ludataj kun brilo en pure popolmuzika tradicio el Frislando (Nederlando) kaj aliloke, kaj ornamita de tiom brilaj koruskantoj.
Cxi tiu albumo ne esceptas la regulon, kaj parolas pri trajnoj laux cxiuj aspektoj. Vaportrajnoj, miniaturtrajnoj, trajnvojagxado, fajfado kiel trajno, stacidomaj haloj, vagabondaj muzikistoj kiel Cisco Houston aux Woody Guthrie.... Neniu faceto de tiu mondo de vibranta metalo eskapis al ili, kaj tiuj kiuj volas vojagxi estas kore invititaj tion fari. Sed atentu! Ne klinigxu el la fenestro! ;-)
Pluraj tekstoj en la albumo estas verkitaj de nia bordoza amiko Marcelo Redoulez.Kajto honorige gratulita pere de la 9a kultura premio de FAME kiujn ili ricevis de la mano de la urbestro de la germana urbo Aalen en oktobro 2004, kaj tiu cxi albumo estas prezentita kiel donaca danko.Parto de la kantoj estis surbendigitaj vive la 11an kaj 12an de aprilo 1988 okaze de la paska renkontigxo kun partopreno de la cxeestantoj en Broek en Frislando !
|