Nur kvin titoloj por memorigi al vi la cxeeston pli kaj pli efektivan de Ralph, kiu rakontas amon el sia profunda vocxo sur fono de sonoroj kiujn ni povus taksi kiel jam auxditaj. Sed lia insisto produkti ilin, kaj la strangan etoson kiu eligxas el la tuto, tro eskapas banalecon por ne lasi onin finfine seduktigxi.
Escepte la titolon, "Devas mi el la urb'", tradukita de la esperantista fervojisto Joachim Giessner, ni sxuldas la muzikon kaj parolojn al Ralph Glomp kaj Marcus Pengel. "Komune", "Ankoraux revu kun mi", "Se vi amas min ne plu", "Ne forlasu la hejmon, Sybille" forportas nin de idilio en Vilniuso al rompigx-minaco, preterflugante inviton resti en la lito matene.
La stilo de Ralph finfine estas malfacile klasebla, kaj la koktelo kun esperanto estus neinventebla se gxi ne ekzistus, kaj certe nesciate mankus.
Albumeto aldoninda al la kreskanta serio, aux kaptinda por gxin malkovri !
|