Kvankam ankoraux malbone reprezentita cxe Vinilkosmo, Mihxail ne estas vere novalvenanto cxar li cxeestas en la numeroj 1 kaj 2 de la kolekto "Oraj kantoj" (VKKD56 et VKKD57).
Cxi tiu bardo jam konata en Rusio eklernis esperanton en 1982 kaj komencis komponi siajn proprajn kantojn en 1988. Li prezentas sin ofte en koncertoj okaze de esperanto-renkontigxoj en Rusio, kaj de kelkaj jaroj ankaux en internaciaj esperanto-arangxoj!
Sxajne produktiveco estas komuna trajto inter niaj rusaj artistoj, kaj Mihxail ne estas escepto al la regulo, kun repertuaro kiu enkalkulas proksimume 60 kantojn, plejparte originalajn, sed ankaux kelkajn tradukitajn de li mem. Humuro, popolaj kantoj, dancigaj, kaj ecx erotikaj estas la bazaj ingrediencoj el kiuj li liveras al ni ampleksan specimenon sur du KDojn kun po 20 titoloj, el kiu cxi tiu estas la unua volumo.
La KD-titoloj sonas kvazaux esperanta vortludo, tiu cxi "Verula sezono" kaj la VKKD85, "Revula sezono".
Iru al VKKD85 por ekscii pli !
|