Jen la dua volumo de la kolekto de elektitaj titoloj de Mihxail kiu postsekvas al VKKD84 "Verula sezono" kaj respondas per la apenaux modifita titolo, "Revula sezono".
Kiel en la unua, tiu cxi albumo estas sen artifikoj kaj sonas iom kiel viva registrigxo, kvankam la artisto estis ravita malkovri la multajn eblecojn de la moderna profesia sontekniko je la servo de la muzikistoj.
Inter aliaj mirakloj, Mihxail kaj Natasxa (de Jxomart & Natasxa) registris du kantojn sen forlasi siajn respektivajn logxurbojn, Mihxail en Moskvo, kaj Natasxa en Stokholmo, kunkantante en "Pli bonas" sur tiu KD kaj Natasxa sola en la unua "Mia kara amik'", tio pere de digxitaj dosieroj tra interreto. Ankaux grandan dankon al Jxomart pro la fidela restituo de la cxarma vocxo de Natasxa!
Notindas ankaux sur tiu albumo muzikajn arangxojn por du esperanto-klasikajxoj verkitaj de Julio Baghy "Stranga danco" kaj Raymond Schwartz "Miss Esperanto".
Iru al VKKD84 por ekscii pli !
|