Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Supernova
Supernova - Brazilo



KD 13 titoloj - 54:26 mn

12.65 Sen Impostaj
15.13 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2006

Kiel tion sugestas la titolo de la albumo, kiu estas ankaux la nomo de la bando, estas la tuta varmo kaj radiado de la suno kiu koncentrigxas en cxi tiu superba albumo auxd-vida por oferti rimarkindan novajxon!

Kvankam Brazilo estas la lulilo de tiu fenomeno, jen sono kaj lumo kiuj ja direktigxas al la tuta planedo, rezolute orientita al propra indentiga kvesto.

DJx Rogxer, jam kontribuanta en la "Elektronika kompilo" (VKKD53), estis je origino de tiu cxi projekto en 2004. Kiam li ankoraux prilaboris sonojn malpli pure elektronikajn, li decidis kunlabori kun muzikistoj realaj kaj ne virtualaj.

Jen do, kunlabore kun Rogener Pavinski (vocxo kaj baso) el Ribeirão Preto, Alexandre Mancini (gitaro) el Campinas, Rogerio Borges (DJx Rogxer' cxe drumo kaj sintezilo) ankaux brazilano sed nun logxanta en Madrido, sen forgesi la partoprenon en la tekstoverkado de Jimes Milanez el Campinas, la albumo iom post iom ekellaborigxis pere de interretaj virtualaj intersxangxoj kaj registradoj en diversaj studioj en Euxropo kaj Ameriko dum ne malpli ol 3 jaroj!

Vinilkosmo por fini fermas la projekton eldonante gxin kaj nun havas la plezuron prezenti al vi cxi tiun unuan KDon kiu enhavas ankaux profesian videon realigitan de la brazila produktejo Kosmuzik' kaj jam spektebla en 'Videoj'.

Notindas ke tiu estas la unua muzikvideo realigita profesie en esperanto prezentata sur tiu cxi albumo. Tio estas historia evento en la evoluo de nia muziko kaj movado !



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com