De post Kia Viv' (vkkd26) eldonita de Vinilkosmo en 2000, ni povintus pensi ke Kore registris sian lastan kaj ununuran verkon, sed tio estis sen kalkuli pri la vigla persistemo de la gvidanto kaj kantisto de la bando, Kris Spitzer, kiu tute ne perdis sian belegan vocxon, sed atingas, per cxi tiu nova albumo, nivelon vere sublime elstaran !
La stilo kaj la muzikistoj sxangxigxis, kaj pro la renkontigxo kaj la kreado de 13 titoloj laux varmaj sonoj kun la gitaristo François Tijou, alinome Fiks, ekstartigis la projekton kies granda parto kontribuas al ricxigo de la bonega sono de "Tielas vivo", krom la 6 titoloj ne eldonitaj dum la epoko de Kia Viv'.
Kris kompreneble ankaux estas la auxtoro de cxiuj tekstoj en esperanto, krom tiu el poemo de Sara Török, kaj brila adapto de Roel Haveman de la fama "The show must go on" de la legenda bando Queen kun muzikarangxoj de la bretona muzikgrupo Tri Yan, kaj tio dank' al la afabla permeso de Queen Music LTD / EMI Music publishing LTD.
Krom la 17 titoloj, vi trovos dulingvan version (esperanto-franca) laux MP3-formato de "Promeso via", videofilmeton en MPEG de 5 minutoj kaj, 15 titolojn laux karaokea versio ankaux en MP3, por tiuj kiuj volos provi kanti kiel la majstro !
|