!!!! EKSKLUZIVE !!!!
La fama hiphopa grupo, la Pafklik, eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto! Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj aljxetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun dolcxaj virinaj ritmenblusaj (R&B) vocxoj, rep-metala, gxis hardkora stiloj.
Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj kompreneble "Fek al Esperanto".
Atentu, se vi ekauxskultas, tiu albumo igxos via drogo...
Krome en la KD, 14 titoloj instrumentaj laux mp3 versio por la sxatantoj de karaokeo.
|