Jxomart kaj Natasxa estas duopo kiu komencis kanti en esperanto en 1987 en Kazahxio. Antaux tio, de 1983, Jxomart kantis unue sola, kaj poste kun sia esperanto-rokgrupo Kredo. La duopo devenas el Kazahxio, kie ili multe vojagxis koncertante dum diversaj e-arangxoj. Tie ili aperigis la plej unuan en tiama Sovetio vinilan diskon Somera mondo (1989). En la jaro 1991 la paro translokigxis al Svedio kie ili eldonis tri kasedbendojn kaj 2 lumdiskojn Valso por amikoj (vkkd 28) en 2000, kaj Amu min (vkkd65) en 2003.
JxomArtajxoj - la Rugxa albumo estas la unua KD el serio de tri planataj. Gxi celas reludon kaj rekantadon de cxiuj iliaj plej sxatataj kantoj iam registritaj el jam elcxerpitaj kasedoj kaj KDoj. La plejparto de la kantoj sur cxi tiu kaj planataj albumoj estos malnovaj, bone konataj kaj sxatataj. Kelkaj kantoj sxangxigxis survoje, ja ili kantas ilin jam dum pli ol 20 jaroj! Kompreneble la arangxoj de la kantoj estas pli moderna kaj pli ricxa ol antauxe. La registrado estas pure akustika kaj la intenco estas krei la saman varman kaj intiman etoson kiun oni sentas dum iliaj koncertoj. Jen do remalkovru, auxskultu, kaj gxuu la unuan KDon de la kolekto!
|