Ne tiom multnombras albumoj de porinfanaj kantoj en esperanto. Tial la KD de Carina konsistas el kantoj registritaj de kiam sxi estis ege juna gxis 2009.
Carina komencis kanti esperante kiam sxi estis 3-jara. La unuan fojon sxi kantis de la scenejo antaux 400 partoprenantoj de la 3-a Azia Kongreso en Seulo (2002) kiam sxi estis 6-jara. La plej unua kanto, "Vojo al Luno", estis registrita en 2002, kaj aliaj kantoj sinsekve laux ilia apero. Tial la temoj, melodioj, kaj etoso de la kantoj estis elpensitaj kaj adaptitaj por preskaux cxiu infanagxo - de la malgrandaj infanoj gxis adoleskantoj, ja Carina kreskis dumtempe. Kelkaj el la plej fruaj kantoj estis tradukitaj, sed plejparte estas origine verkitaj. Cxiuj 10 kantoj estis arangxitaj de Jxomart kaj registritaj cxe JomArt's Studio en Stokholmo. La KD ne estas nur por infanoj kaj iliaj gepatroj, sed por cxiuj kiuj sxatas bonan muzikon!
|