Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Afrika Kompilo
Vigla Muziko / Konga Espero / Mayoma & JoMo - Konga Demokrata Respubliko



KD 20 titoloj - 77:13 mn

15.05 Sen Imposta
18.06 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2010

En 1996, Vinilkosmo jam kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj en Germanio (Denizo Rock Tamba) kaj en Francio (Zhou-Mack) por Vinilkosmo-Kompil' Vol.2.

En 2007, Vinilkosmo lancxis la projekton AFRIKA KOMPILO pere de alvoko al pluraj afrikaj esperantoartistoj el Kongo, Togo, kaj Madagaskaro kaj aliaj insuloj; ni ricevis plurajn reagojn, sed malgraux la klopodoj, malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn.

La projekto AFRIKA KOMPILO havis malfacilajxojn pro manko de rimedoj, neekspluatebla muzikmaterialo pro kvalitmanko (Rovema el Togo), kaj ankaux cxar la projekto ekstartis dum la diskokrizo.

Sed finfine en 2009 kun la starigo de la muzika projekto de Konga Espero, la kunlaboro inter Mayoma kaj JoMo, kaj titoloj de Dido Fundu de Vigla Muziko, la AFRIKA KOMPILO povis finfine efektivigxi.

Tiu cxi kompilo kunigas du albumetojn: Kiu lingvo? (8 titoloj) de Konga Espero kaj Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj ) kaj 3 titoloj de la bando de Dido Fundu, Vigla Muziko. Ili estis miksitaj, mastrigitaj, kaj kompilitaj en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo sur sama disko sub la titolo AFRIKA KOMPILO, kaj eldonita de Vinilkosmo.

Tiu cxi projekto efektivigxis dank' al internacia solidareca intersxangxo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinsxaso kaj cxirkauxaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio (Donneville, Tournefeuille, Tuluzo, kaj Parizo).



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com