Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Trajn' nenien
Dolchamar - Finnlando



KD 12 titoloj - 49:24 mn

12.67 Sen Imposta
15.20 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2010

Kun po unu albumo tute en esperanto cxiujn kvin jarojn, Dolcharmar trankvile atingas rekonatecon, kaj konfirmas sian personecon tra suficxe diversaj art-situacioj.

Post Lingvo intermonda en 2000 (VKKD27), alveninta trakosme, kaj Rebela Sono en 2005 (VKKD75), multe pli surtera, Dolchamar nun direktas sian atenton al la vasta mondo. Eksperimentante cxi tie pli da akustikaj instrumentoj, pli puran esperanton, kaj etenditan muzikhorizonton, cxi tiu albumo kontrastas, kiel cxe cxiu iniciativo, kun la antauxaj kreajxoj.

Ili tamen ne perdis sian humursenton, kiu sxajnas konstantajxo en ilia evoluo, kun la vortludoj pretervivantaj la muzikinfluojn de Jamaiko, Balkanoj, Algxerio, kaj Ameriko.

Cxiam same skuaj, la elektronikaj sonoj estas dauxre tie, cxio spicita de korusoj kaj harmonioj pli kaj pli komplikaj, montrante senvarian progreson.

Jen bonkvalita albumo fare de grupo sendube originala, kiu ne limigas sin nek per reguloj nek per limoj, sed ne foroferante nek teknikan kvaliton, nek sian personan implikigxon.

Jen senmanke aldonenda al via kolekto!

Cxeestas cxi tiun albumon ankaux dek unu muzikajxoj sen cxefvocxo por karaokeo, je formato MP3, kaj videofilmeto de la kanto "Des pli".



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com