Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Urbano
inicialoj dc - Germanio



KD 13 titoloj - 42:25 mn

12.67 Sen Imposta
15.20 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2010

Eric Languillat, franca artisto logxanta en Gemanio, pli konata kiel inicialoj dc, plenumas sian elektromuzikvidean projekton sola de jam 2003, aperante cxefe cirkaux lia logxurbo, Frankfurto cxe Majno, sed ne nur tie.

Kelkaj rememoros liajn koncertojn pere de nur elektra gitaro kaj kelkaj aliaj elektriloj en Londono, Kopenhago, aux en FESTO 2007, la sinkronizado de la muziko kun projekciataj videoj igxante plenparta karakterizo de lia stilo. Jam en la katalogo, lia mini-KD OK (VKKDT1), distribuata de Vinilkosmo de 2007, kiu, inter kelkaj aliaj produktoj pli malpli memfaritaj, donis jam grandan parton en esperanto. Urbano, lia unua KD plene kantita en la internacia lingvo, igxas mejlsxtono en lia irvojo jesante al la petoj de lia esperanto-publiko kiu kreskis kun li!

La albumo estas parte kompilo de la esperantoversioj el la antauxaj albumoj kaj el la koncertaj versioj de inicialoj dc, kaj parto de neeldonitaj muzikverkoj, la tuto arangxita en vojagxon kie la melankoliaj melodioj kaj la tekstoj dedicxitaj al la tuta mondo transpasas tavolojn da sonondoj organikaj kaj elektronikaj.

Cxi tiu KD enhavas ankaux MP3-versiojn de la esperantokantoj el la albumoj OK kaj Propaganda (2009), tiel prezentante kompletan bildon de la esperantomuzika aktivado de inicialoj dc gxis hodiaux.

Krome, cxar tiu cxi projekto havas ankaux videan flankon, estis aldonita muzikvideo de la kanto "Berlino sen vi". Notindas ankaux la kunlaborado de DJx Rogxer Borgxes por la kanto "Tatua papili'", por kiu li komponis la muzikon kaj realigis muzikvideon spekteblan en interreto.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com