Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Brassens plu
Jacques Yvart - Francio



KD 13 titoloj - 40.10 mn

13.45 Sen Imposta
16.14 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2011

Por sia 29a albumo, Jacques Yvart elektis denove esperanton por fari tre belan omagxon al Georges Brassens kies 90an datrevenon de lia naskigxo kaj ankaux la 30an de lia forpaso oni celebras cxijare (2011).

Ses titoloj jam aperintaj en 1998 (Jacques Yvart kantas Georges Brassens - VKKD19) estis re-registritaj kaj remastrigitaj por tiu cxi nova eldono, sed Jacques liveras al ni ankaux sep novajn juveletojn, "La marista amo" kaj "Ocxjo Leon'" inter el la plej konataj kantoj. Tiu cxi albumo donas al ni ankaux la okazon malkovri pli maloftajn kantojn kiaj "La longa vico", "Milito", aux "La lamanta regxo", kaj sen forgesi "Johano la neavertinto", kiun Georges Brassens ne verkis sed kiun li tamen registris kaj kies muziko estis subskribita de... Jacques Yvart!

Por akompani sin en tiu vojiro, Jacques kunigis cxirkaux si amikojn muzikistojn kun granda talento, cxiu alportante sian tusxon en la muzikaj arangxoj kiuj foje mirigos vin.

La amatoroj de Brassens estos ravitaj.

Cxi tiu KD Ekstra entenas ankaux la instrumentajn titolojn laux MP3-formato por tiuj kiuj dezirus kunkanti kun la muziko, kaj ankaux muzikvideon de la kanto "La marista amo" filmita en la studio dum la registrado de la vocxoj.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com