Dek titoloj por gustumi la belsonecon de la esperanta lingvo kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto, kaj gitaristo Valerio Vado.
Rêverie arte eksperimentas la uzon de pluraj lingvoj en siaj kantoj, inter kiuj esperanto, la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala.
Cxerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj renesanca kaj baroka italaj, euxropa kaj mediteranea kulturoj, la fajna kunfandigxo de tradiciaj kaj elektronaj sonorecoj atingas sonon kiun Rêverie difinas kiel `etno-progresivan', kreante propran etoson kortusxanta cxiujn generaciojn kaj sentemojn.
De vojagxoj de tuaregaj komercistoj gxis senlimaj horizontoj de la silkovojo, de la rugxaj sunsubiroj sur la arbaroj de la granda Nordo gxis la oceanaj profundoj, gxi estas odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj cxiam sercxi novajn horizontojn.
|