Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Originoj
Zhou-Mack Mafuila - Francio



KD 15 titoloj - 66:54 mn

15.05 Sen Imposta
18.06 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2012

Zhou-Mack Mafuila jam diskrete aperis en nia katalogo kun la bando FreeMagniZhou sur VK-Kompil II en 1996 ; nun finfine li proponas al ni sian unuan tutesperantan albumon.

Se Zhou-Mack estas nur je sia unua verko komplete dedichita al la Internacia Lingvo, li tamen delonge ne plu estas komencanto, char li jam havis multajn muzikspertojn kun konataj personoj kiaj Chico Freeman, Archie Shepp, kaj Ravy Magnifique, inter multaj aliaj, inkluzive tre fruktodonan vivsperton kun la bando La Fève. Ankau lia unua kontakto kun esperanto datas de lia infanagho, char tiu lingvo estis jam integrita en la tradicion de lia dekses-infana familio, same kiel la muziko, jam chiomgrava kiam li estis nur knabeto.

Lia renkontigho kun Jah Lucky, konga rasta muzikisto vivinta en Francio, estis baza influo por Zhou-Mack. Kaj la senchesa kunesto kun tiu iniciatinto al regeo dum li studadis literaturon kaj regule ludis zairan rumbon kun deinfanaghaj amikoj, certe vekis lian scivolon kaj precizigis la filozofion kaj la artan sentemon de Zhou-Mack, kiu de tiam neniam chesis strebi al idealo.

De lia naskurbo, Kimpese en Zairo, ghis en Europo, trairante Nederlandon, Belgion, Francion, kaj multnombrajn spertojn tiel sur homa kiel sur arta niveloj, la vivvojo de Zhou-Mack al tre persona vidmaniero pri la vivo povis nur inspiri lian kosmopolitan kaj miks-etnan manieron komponi kaj ludi; kaj bedaurinde por la kulturaj `administrantoj', inkluzive tiujn de Mobutu, se Zhou-Mack konsideras muzikon unuavice kiel liberecon !

Tra simbiozo de nordaj kaj sudaj ritmoj, kaj kondenso de bonaj vibroj, Originoj estas laborfrukto de pluraj jaroj kun multnombraj chiuflankaj kunlaborantoj; kaj kiu, kiel indikas sia nomo, kondukos vin al la originoj de tiu varma, kolorplena, kaj originricha muziko.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com