Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Regestilo
Jonny M - Germanio



KD 16 titoloj - 58:56 mn

12.15 Sen Imposta
14.58 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2013

Depost 2006, juna kaj talenta Jonny M produktas rege-muzikon en la angla kaj germana. Lia baza kredo pri "dumfara lernado" kondukis lin kunmeti propran hejmstudion kaj fine atingi ke konataj germanaj rege-produktistoj helpis lin miksi la kantojn. Post kelkaj koncertoj, la mediato komencis interesighi pri li, kaj du kompilajhoj kun germanaj artistoj sekvis. Sed tio ne sufichis por Jonny M, kiu decidis lerni esperanton.

En 2010 aperis unua albumeto en esperanto, `Pli ol espero', kiu plachis al chiuj, kaj Jonny famighis che la tutmonda esperanto-publiko. Internacia turneo sekvis kun koncertoj en landoj kiaj Japanio kaj Francio.

Post lia partopreno en la `Hiphopa Kompilo 2' (VKKD106), la populareco de Jonny firmighis che la esperantista publiko; kaj lia nova kodisko, `Regestilo', estis sukcesego! Chio tio - lia imagpovo, energio, entuziasmo, plus amo al muziko -, denove pushos Jonny M sur la tutmondajn scenejojn dum tuta 2013.

Juna germana artisto kiu skribas kaj kantas regeon en esperanto ne povus kontentighi je malpli ol internacia teamo de muzikistoj kaj aranghistoj, inter alie de Italio kaj Usono.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com