Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Karma
Jim Petit - Francio



KD 3 titoloj - 40:00 mn

12.92 Sen Imposta
15.50 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Jim Petit © 2014

Jim Petit estas memlerna franca gitaristo kiu ekde 13-jara lernis la tielnomitan teknikon de sledgitaro, kaj deposte inspirighis de la klasika hinda muziko, kiun li studis sub Pandit Shri Krishna Sharma, influa hinda gitaristo. Hodiau, specialisto de sia preferata tekniko, kaj chefe de la hindaj versioj, Jim Petit estas siaghenre unika muzikisto.

De 2009, konvinkita ke esperanto estas la perfekta komplemento de universalecocela muziko, Jim verkas siajn tekstojn en la senlandlima lingvo.

Chi tiu 3a albumo de Jim Petit, kun titilo Karma, estas la frukto de longa enprofundiga laboro de lia aparta gitar-tekniko kaj de muziko ghenerale, laboro komencighinta antau preskau dudek jaroj kiam li elektis sledgitaron kiel sian artan esprim- manieron; kaj pli antaunelonge li studis simfoni-orkestran komponadon en la Konservatorio de Colmar en 2012.

La muzikajhoj de chi tiu nova albumo estis komponitaj el la ritmaj cikloj de la klasika hinda muziko nomitaj tâlas. Poste venas la melodio kaj la muzikaj modaloj kiujn Jim ellaboras el la melodiaj kadroj de la râgas de Norda Hindio. Kiam la spino de liaj komponajhoj estas starigita, li plenumas la aranghojn, la orkestradon, kaj la sonesplorojn.

Eblas difini lian muzikon kiel la renkontighon de la muziko de Ravi Shankar kaj de Pink Floyd, pasante tra... Jim Petit kaj liaj sledgitaroj!

Li ne serchas kopii tion kio jam estis farita, sed li volas prezenti sian propran muzikon, unikan, serchante esprimi sian artan vidon pri la aferoj de la vivo.

Karma estas koncepta albumo, fontante el liaj pripensadoj pri la vivo de la animo, antau kaj dum ghia naskigho, chirkau la centra muzikajho, 'Songhoj de konchertanta naskigho', muzikajho kiun li komponis por sledgitaro, simfonia orkestro, kaj hhoro.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com