Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Sen elizi'
Jhak Le Puil - Francio



KD 14 titoloj - 37:32 mn

13.10 Sen Imposta
15.72 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2014

Ne malpli ol dek jarojn post 'Mi estas' (vkkd73), en nia katalogo de post 2004, Jhak revenas, daure tiom kontestema, shercema, kaj sentimentala.

Jhak jam estis registrinta kvar kasedojn, la unuan, 'Danghera ul'' aperintan en 1977, kaj sekvitan de 'Revenas mi' en 1980, 'De Pont-Aven al Varsovi'' en 1985, kaj 'Ne donu tro' en 1993. Alivorte, la dua KD dedichas ne malpli ol 37 jarojn de la kariero kaj muzika spertado de la daure senshangha artisto!

La nau originaj titoloj de la albumo estis komponitaj de Jhak, kaj la tekstoj verkitaj de Christian Sedant, Eugeno Mihhal'skij, Jopetro Danvy, Stafan Maul, Marjorie Boulton, Mazda, Georges Lagrange, kaj Jhak mem.

Vi trovos ankau tri 'tradiciajn' titolojn: 'Ho belulin'' (Bela ciao) en traduko de Renato Corsetti, 'La kavaliroj de la Ronda Tablo' tradukita de Michel Duc Goninaz, kaj 'La edzino de la kolportisto' transmetita en la senlandliman lingvon de Jacques Manceau. Kaj por fini la feston, du kantojn tradukitajn el la franca, 'Klifo kaj maro' (La falaise et la mer) de Ghislain Schreurs kaj tradukitan de Georges Lagrange, kaj 'Revenas mi' (Je reviens chez nous) de Jean-Pierre Ferland en traduko de Jean-Pierre Danvy.

Notinda estas la partopreno de JoMo, kiu jam plene kunlaboris en 'Mi estas', chi-foje per gitaro kaj balalajko, kaj ankau de Pjer Buvje per kontrabaso,Jean-Claude Patalano per aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, kaj koncert-fluto, kaj Yo (de grupo Brassen's Not Dead) per drumoj.

Jen neniumaniere maltrafenda albumo, kiu kontentigos la plejajn frandemulojn!



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com