Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
SUPERBAZARO
Martin & la talpoj -



KD 14 titoloj - 46:28 mn

13.75 Sen Imposta
16.50 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2014

La unua kodisko, "Povus esti simple" (vkkd11) de la antaua grupo de Martin Wiese, aghas jam preskau dudek jarojn, kaj klasigas Martin inter la pionirojn de rokkantado en esperanto!

Martin prezentis sian novan grupon, 'La Talpoj', en 2007, kun la albumo "Pli ol nenio" (vkkd87); kaj sep jarojn poste ili prezentas al ni "Superbazaro", la frukton de tiuj jaroj da skribado, komponado, kaj registrado.

Per mikrofonhava gitaro kaj diversaj aliaj instrumentoj, Martin estas la centra kolono de la grupo, kune kun Johan Lagerdahl per baso, kaj Matias Levin per drumo; la grupo portas la potencajn melodiojn kaj la altnivelan poezion de Martin, ghis la pintojn kiujn li shatas esplori.

Kiel en la unua albumo de la Talpoj, la kantoj en "Superbazaro" kovras vastan gamon de tonoj, subtile ligante akustikajn sonojn, tenerajn kaj folkecajn, kun la energiaj antipodoj de alternativa roko.

La plej multaj kantoj en la albumo estas tutnovaj; tamen kelkaj, kiel "Sub la ponto" kaj "Nova jaro" jam estis prezentitaj en demoalbumo sur interreto, sed aperas en la albumo komplete reverkitaj kaj netigitaj.

Notinda estas la kunlaboro de kelkaj famaj artistoj kiel la nemalhavebla Jhomart Amzejev, Eric Languillat de Inicialoj DC, Anders Grop, la basisto de Persone el la unua epoko, kaj multaj aliaj malkovrindajhoj.

Jen do tre atendita nova albumo lau "digipack" formato kun 12 pagha libreto (tre bela objekto), kiu kronas la karieron de Martin Wiese, senmanke aldoninda al via diskaro!



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com