Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Emocioj
Veselin Damjanov & JoŽlle Rabu - Kanado



KD 13 titoloj - 45:00 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de Wally G. Du Temple © 2013

Jen estas kompilajho de kantoj en esperanto cherpitaj el du vinildiskoj kaj kasedoj, elcherpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj.

Estas dank'al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu, memlerninta kantistino dotita de escepta vocho, ke ni rajtas havi tion kio estas antau chio omagho al Veselin Damjanov, sed ne nur.

Veselin Damjanov, tiutempe fama bulgara baritono, aldonis esperanton al la multaj lingvoj kiujn li majstris, kiam li estis invitita por recitalo che la 59a UK en Hamburgo (Germanio) en 1974. Lia impona kariero, komencinte kiel solisto en la Bulgara Armea Koruso, kaj kondukante al la Liona Operejo en Francio, gajnigis al li grandan respekton kaj multnombrajn distingojn. Lia rego de pluraj lingvoj lin permesis facile aldoni esperanton, kaj ech farighi tradukisto, autoro, kaj adaptanto de kantoj kaj arioj. Lia mirinda vocho, lia braveco, kaj la diverseco de liaj horizontoj igis lin unu el la gvidaj artistoj en esperanto-renkontighoj ghis lia morto en 1986.

La granda parto de chi tiu kompilajho estas dedichita al li, kun pecoj kantitaj en esperanto, registritaj dum turneo en Kanado organizita de Wally en la 80aj jaroj. Bitigitaj, remastrigitaj, kaj disponeblaj por chiuj en formato kies longdaurecon Veselin Damjanov certe amintus!

La dua parto de la albumo, apartigita de la unua per du instumentajhoj de Tom Neville kaj Charlie Knowles, havas tri unikajn versiojn de Édith Piaf kantitajn en esperanto, eltiritajn de la vinildisko de Joëlle Rabu, 'Pasporto'. Chi tiu albumo datighas de la renkontigho de Joëlle Rabu kaj Veselin Damjanov, kiu konvinkis Joëlle adopti esperanton por elradiigi sian belegan vochon trans limojn. Estas ankau per plurlingva kanto de Joëlle Rabu, titolita 'Esperanto', ke la albumo finighas.

Ankau inkluzivita en chi tiu KD estas dokumentoj en PDF-formato prezentante la artistojn kaj la kantotekstojn, kaj MP4-video filmita entelevida studio montranta Veselin Damjanov kanti du kantojn kun la infanoj de Wally G. du Temple, esperantistoj jam de tre juna agho!

Krom la porcio de esperanta kantmuzika historio kiu materiighas en chi tiu verko, chi tiu albumo kaptas la amikecon kiu ofte ekestas kiam kulturaj baroj falas samtempe kun lingvaj limoj.

Jen kolektindajho!




contact@vinilkosmo.com