Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Bosniumas
Espo Despo - Daniormany / Serbio



KD 12 titoloj - 48:14 mn

13.10 Sen Imposta
15.72 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo / Espo Despo © 2016

Jam en nia katalogo ekde la jaro 2009 kun albumo Esperante (vkkd72), la grupo Espo Despo kutimigis nin al chefe folka kaj popa stilo miksita kun mondmuziko, danciga kaj gajiga.

Ilia nova albumo liveras eksterordinaran sperton, des pli surprizan ke ghi rezultas el tute nova muzikmaniero malproksima de ilia kutimo, kune farita de aro da muzikistoj el malsamaj landoj kaj muzikhorizontoj. Argentinano Alejandro Cossabela, Flávio Fonseca el Brazilo, parizano Gijom Armide, Patrik Austin el Finnlando, kaj ankorau aliaj gastoj, kundividas chefe la regon de kantado en esperanto, kaj kapablas kontribui sian apartan fakecon kaj elkovi la entuziasmon necesan por realigi chi tiun projekton, malgrau siaj ofte tre malproksimaj muzikstiloj.

Temas pri dividita sentemo por muziko kaj kulturo iukiale malmulte konata kaj pli-malpli malproksima de la muzikkulturo de chiuj kunlaborantoj. Tia estas la tradicia bosna muziko (sevdalinka), tre richa malgrau sia malmulta konateco sur monda nivelo. La okazo konigi ghin al ni ja motivigas niajn muzikistojn, kiuj jam kutimas diskonigi eksternorman muzikon depost multaj jaroj!

Chi tiu albumo vershajne neniam eldonighus se Amir Hadziahmetovich, la gitaristo kaj kantisto de Espo Despo, ne renkontus en 2006 Branko Miljko, blindan esperantiston de Sarajevo. Eksciinte ke Amir estas muzikisto, Branko montris al li dudek siajn esperanto-tradukojn de bosnaj sevdalinkoj. Bedaurinde Branko mortis mallonge poste, sed la deziro uzi liajn tradukojn, miksante ilin kun plurjarcente malnovajn melodiojn kaj relaborante ilin por hodiauaj oreloj, supervivas kaj omaghas lin.

La teksto de la sevdalinkoj estas speco de balado, ghenerale kun temo de amo kaj de malfelicha amo. Mustafa "Muce" Cengic, sonteknikisto kaj muzikproduktisto, konata pro siaj kreivaj kaj ekvilibraj aranghoj, donis mirigan dimension al la muziko kiu akompanas chi tiujn tekstojn. La mastrigado kaj fina sonprilaboro estas farita de Triboulet de Studio de la Trappe, kaj donas tre kvalitan kaj precizan rezulton.

Eblus diri ke chi tiu albumo estas minimume nemalhavebla, kaj siaspece unika, almenau ghis nun.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com