Jam tre juna, Elena Puhova eniris en la Moskvan Konservatorion. Denaska kantistino, kiel sxi mem diras, hodiaux sxi estas membro de la Rusa Komponista Unuigxo, kaj respondecas pri diversaj komponajxoj, ekzemple por baleto "Ombro" kaj opero "Tom Sawyer". La renkontigxo kun poeto, tradukisto, kaj esperantobardo Mikaelo Bronsxtejn, ebligis krei kvindekon da kantoj en kiuj la mirinda vocxa talento de Elena portas fervore la vortojn de Mikaelo trans la limojn de lingvajxo... krom se estus la malo... Elena taksas tiun cxi albumon nedifinebla, io inter kanzono, balado, kaj romanco, kaj ni volonte povus aldoni: sobra kaj klara kiel esperanto.
La tuta muziko estis kreita el digxitaj sonoj, kiujn Elena trafe sukcesis sonigi naturaj !
|