Oraj kantoj - Vol.1 - La projekto "Oraj kantoj" naskigxis en 2001. Tiam per reta vocxdonado, la rusia esperantistaro elektis kelkdekon el la kanta aro aperinta dum la lastaj kvindek jaroj.
La unua disko de "Oraj kantoj" estis registrita en oktobro 2001 en Tihxvin. Gxi ricevis la titolon de la kanto kiu gajnis la unuan lokon dum la vocxdonado, "Ni renkontigxos". Dekdupersona teamo de kantistoj prezentas dek naux diversepokajn, diversgxenrajn, kaj diverslandajn kantojn. Milda gitarakompano kaj kohera vocxensemblo atestas la bonan kvaliton de la disko, kies kovrilpagxon ornamas gitaro.
Kantas : Marija Kocxetkova, Evelina Sokolova, Sonjo Sxejnina, Svetlana Usanova, Grigorij Arosev, Mikaelo Bronsxtejn, Ocxjo Dadaev, Vitalij Malenko, Andrej Obrezkov, Aleksandr Osokin, Mikaelo Povorin.
|