Oraj kantoj - Vol.3 - "Oraj kantoj" 3 estas la plej internacia en la disk-serio. Gxin formas dudek du kantoj el dek kvar landoj. Gxuste pro tio la disko ricevis sian titolon "La lingvo por ni" kaj la modernan E-simbolon por la kovrilpagxo. La kantoj estis registritaj en Tihxvin en auxtuno 2002. La kantista teamo estis reduktita kaj iom sxangxita, pro kio la kvalito de la disko grave gajnis.
Kantas : Marija Kocxetkova, Evelina Sokolova, Oksana Zvereva, Mikaelo Bronsxtejn, Ocxjo Dadaev, Vitalij Malenko, Andrej Obrezkov, Aleksandr Osokin, Garik Kokolija.
|