La esperantistoj certe memoros pri "Muzikpluvo", la unua KD de tiu bonega kantensemblo konsistanta el sep belaj vocxoj kiu aperis en 1996. Sep jaroj pasis, tamen Akordo neniom perdis el sia fervoro kaj proponas al ni kolekton de tradiciaj julkantoj el diversaj landoj kaj kulturoj, cxiuj tradukitaj en esperanton por kungxui la kristnaskan etoson kun la tuta mondo.
Jen belega kaj kvalita eldonajxo kiu farigxos tutcerte vera referenco en tiu muzikgxenro.
Notindas la partoprenon de Roel Haveman, rimarkinda tradukisto de plej granda parto de la proponitaj titoloj.
|