Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Kompilajxo
La Mevo - Japanio



KD 23 titoloj - 73:37 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de La Mevo © 2003

Jen antologia kompil-albumo de La MEVO el Yokohama en Japanio kiu kunigas en unusola KD cxiujn verkojn de La Mevo eldonitaj de la komenco gxis nun.

La Mevo naskigxis en 1986 okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kiam renkontigxis SAEKI Hirojuki kaj ONO Takao. Post la eldono de la unua kasedo, La Nomkarto, Hirojuki elbandigxis. MICUJAMA Josxiro enbandigxis kaj partoprenis la duan kasedon, Bluo. La Mevo produktis trian albumon, Vizagxoj en tiu lasta kased albumo Takao estas sola, verkas la tekstojn, komponas la muzikon, kaj kantas. La muziko de La Mevo estas simpla, kun facilaj popritmoj, precipe realigita per komputile mastrumataj sinteziloj, miksitaj kun kordinstrumentoj kaj sekvenciloj.

Temas pri la kased-albumoj « La Nomkarto » (1986), « Bluo » (1991), « Vizagxoj » (1993) kaj titolo por Vinilkosmo-Kompil' « Flava blankul' » (1995).




contact@vinilkosmo.com