Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Jazsperanto
Kaj Stridell - Svedio



KD 11 titoloj - 49:56 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de Kaj Stridell © 2004

La fama esperanto-jxazmuzikisto, Kaj Stridell de la sveda bando Trattbandet, eldonis tiun unuan KDon de jxazo en esperanto kun sia kvinopo. Kaj tradukis kvin cxiamverdajxojn en esperanton el _La Grandioza Usona Kantlibro_ -- tiel estas nomata tiu trezoro de kantoj el la unua duono de la 20a jarcento, la ora erao de la usona muziko!

La KD prezentas ankaux ses instrumentajn titolojn de tiu sama epoko. La stilo de la bando parte estas diksilando (Dixieland) kiel en "Bill Bailey", "Mia karulin' Karolin'" ("My Gal Sal"), "Ne miskondutas" ("Ain't Misbehavin'"), kaj "Margxi" ("Margie"), dum la aliaj arioj estas svingaj baladoj (swing ballads) de la 30aj, 40aj, kaj 50aj jaroj.

Cxiuj el la aliaj muzikistoj, el la centra sveda regiono de Västerås, ekmuzikis en la 40aj jaroj kaj ankoraux regule muzikas (preskaux cxiutage). Kaj Stridell estras la Trattbandet, tridekjara bando kiu prezentas ankaux sian pianiston Pelle Hettman, kaj tromboniston kaj kornetiston Pelle Dywling. La basisto, Anders Johanson, havas propran bandon kun la drumisto Walter Andersson kaj la pianisto Pelle Hettman de Trättbandet. Tamen en unu el la muzikajxoj basgitaras Peter Teglund de Trättbandet kaj la drumisto Pär Hettman.

Tiuj muzikistoj konas sin tiom bone kaj de tiom longe ke praktike estis necesa neniu ekzercado por realigi tiun projekton. Fakte, la tuta KD estis surbendigita en 5 horoj en la sama tago.

Tiu cxi disko estas unika por la amantoj de jxazmuziko kaj ankaux por la kolektantoj de rarajxoj!




contact@vinilkosmo.com