Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Civilizacio
Strika Tango - Argentino



KD 16 titoloj - 45:58 mn

14.25 Sen Imposta
17.10 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2004

Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj (vkkd 23), oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Cxu estis pro manko de kulturo aux muzika tekniko suficxe klera, aux simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone, estas domagxe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la alergiaj kritikantoj, Alejandro estas gxisfunda artisto, plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne cxesos surprizi nin!

Tiu cxi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj gxia auxtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvajxo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sia hejma cirklo. Estas en la Studio de la Trappe, en la ejoj mem de Vinilkosmo, ke tiu muziko, tamen forte inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj tendencas limigi la radiadon de tiaj kreajxoj.

Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas gxin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga.

Tiu cxi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis gxin naskigxi, kaj farigxos tutcerte mejlosxtona referenco. Kaj se vi ne certe bone komprenis kial... do, acxetu gxin, kaj jen cxio!



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com