Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Placxas al mi
Kaj Tiel Plu - Katalunio-Iberio



KD 16 titoloj - 44:54 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de Vinilkosmo © 2004

Post Sojle de la klara temp' (VKKD 32), tra sonoj de la Mez-Epoko, tradicio kataluna kaj okcitana, Kaj Tiel plu proponas al ni per tiu cxi dua KD, cxifoje surbendigita en nia Studio Vinilkosmo / De La Trappe, vojagxon cxiam tiel cxarman laux la sonoj de flutoj, mandolinoj, diversaj perkutiloj, kaj vocxoj disvolvitaj... la konsisto mem de cxi tiu tuj rekonebla muzika stilo.

Kvankam la kantata lingvo estas esperanto, sxajne la tradicio neniel aspektas perfidita, kaj montras ankorauxfoje ke malgraux sia juneco, esperanto sukcesas kapti la esencon de pratempaj radikoj de la lingvajxo kaj trafi la orelojn kaj sentemon de cxiuj. Tial, kaj tio estas plia demonstro, la publiko de Kaj Tiel Plu estas largxa kaj kalkulas homojn cxiuagxaj kaj el plej diversaj landoj kaj ne devige esperantistoj...

Kaj Tiel Plu volis doni al tiu cxi albumo vivantan sonon (kvazaux koncertan) kaj inkluzivis du kantojn adaptitajn de aktualaj artistoj, unu de la kataluno Ramon Muntaner kaj la alia de la fama okcitana (gaskona) bando Nadau.

La KD finas denove, kiel en la unua albumo, per kanto de la hispana milito.




contact@vinilkosmo.com