Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Rebela Sono
Dolchamar - Finnlando



KD 12 titoloj - 50:44 mn

12.65 Sen Imposta
15.18 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2005

Post longa periodo sen nova produkto vere roka, ke Dolchamar alvenas por rompi la silenton vere estas mirige. Dolcxamar, kun CX antauxe, navigis inter iom eksterteraj sonoroj kaj hezitaj impetoj inter teknoo kaj pli kutimaj ritmoj. Hodiaux aperas tute nova Dolchamar, kun CH anstataux CX, sed ankaux novaj muzikistoj kaj muzika direkto tute alia ol pri kio ili kutimigis nin.

Kvankam auxdeblas ankoraux kelkaj ehxoj de la antaux Dolcxamar, la bando farigxis firme roka, solide strukturita, kaj eble pli grava en la klopodoj por la tekstoj kaj muzika investo. La kerna ideo de la albumo estas "ke kune eblas cxio", kaj pere de vocxo bone regata Patrik, la kapulo, kantisto, kaj auxtoro des la tekstoj, tion diras al ni en esperanto flua kiel poezio.

Sxajnas ke la bando farigxis relative populara en Finnlando, laux la nombraj intervjuoj kaj publikaj koncertoj, kaj tio ecx ekster la esperanta mondo, tiel helpante la disvastigon de la lingvo kaj gxia ideo.

Tiu artista metamorfozo kaj la elekto de la eko de la jaro por gxuigi nin pri tio, ja estas simbola, kaj antauxsignas la agnoskadon de la bando kiu nun farigxis mejlosxtona. Dolchamar plenmezure demonstris sian sindonemon al esperanto kaj je kio gxin inspiris; kaj kvankam la bando vere profesiigxis, la engagxigxo de la unuaj tagoj restas integrala, kaj la sonoroj cxiam tiom belaj kaj ribelaj.

Acxetu gxin... aux ne dormu plu!



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com