Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Nokto igxas Tag'
Ralph Glomp - Germanio



KD 11 titoloj - 41:03 mn

14.67 Sen Imposta
17.60 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Ralph Glomp & Jürgen Wulff © 2004

Ni ne povas nei ke Ralph estas produktiva, kaj la ambigueco de lia muzika direkto, hezitanta inter la volo supervivigi iujn muzikmovadojn eble iom eksmodaj, kaj la forta emo naski ion tute novan, povus esti la motoron....

Tiu cxi nova albumo prezentas ambaux facetojn de tiu hibrida rolanto kiu jam demonstris sian oferemon je ideo ke komuna lingvo povus limigi la miskomprenojn, sed sxajnas ke li provas establi rilaton inter la Internacia lingvo esperanto kaj la alia internacia lingvajxo: muziko!

Lia stranga vocxo, liaj vortoj direktitaj al la tuta planedo, sed ankoraux nur komprenata de kelkuloj, la elektronikaj sonoj uzataj nature sed ne sen majstreco, kreas tiom da elementoj kiuj ekscitas la scivolemon kaj sxajnas auxguri mondon kiu nur aspiras je ekzisto....

Ralph Glomp metas demandojn pli ol donas respondojn, sed la debato malfermigxis kaj la futuro sin prezentas sen limoj!



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com