Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
La lumpiramido
Marcus Pengel / Jürgen Wulff - Germanio



KD 6 titoloj - 41:36 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de Nigra Kato - Ralph Glomp © 2004

Via laborestro strecxigas vin.... Via bopatrino ofendigxas pro via streso.... Ne mankas kialoj por nervozigxi en tiu cxi premega socia vivo, sed tute ne gravas! Jen kreitajxo tute malbanala por la esperanto-mondo, kiu proponas solvon irantan rekte al la radiko de la cxiutagaj strecxigxoj, kaj provas malsovagxigi ilin je la nivelo de la konscio mem kiu nutras ilin.

La lumpiramido estas meditado kun bela legxera meditadomuziko de Marcus Pengel. La vocxo de Jürgen Wulff gvidos vin al via lumpiramido. En stato de profunda senstrecxigxo kaj trankvilo vi povos adapti viajn konvinkojn kaj sintenojn por pli facile atingi viajn celon.

La stato de malstresigxo kiun vi certe atingos lasante vin luli pere de magia sono, povas esti ankaux bonega inklino je penetrigxo per la ritmo ne malpli ensorcxa de esperanto, elektita cxi tie pro gxia universaleco kaj simpleco de gxiaj komponantoj.

Tiu KD estas produktita de eldonejo Nigra Kato en Hamburgo, kies motoro estas Ralph Glomp, ja konstateble pli kaj pli cxeestanta en niaj kolumnoj !




contact@vinilkosmo.com