Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Esperanta Vocxo
Vera Jordan - Brazilo



KD 12 titoloj - 42:31 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de Vera Jordan © 2004

Esperantista komponistino kaj kantistino el Rio de Janeiro, Brazilo, Vera Jordan estas ankaux profesia sxtata instruistino kaj entuziasma movadano cxe Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

Cxi tiu unua KD en esperanto estas komponita tute de Vera, krom la lasta titolo kiu estas la brazila nacia himno tradukita al esperanto de Sylla Chaves. Akompanas sxin en tiu muziko la gitaristo Genésio Nogueira, kiu mem faris la specialan arangxon de la himno.

La tuta albumo estas kantita de Vera Jordan, kaj ni malkovras vocxon kiu elvokas la sunon cxieesta kaj radianta de tiu felicxo je kiu la tuta animo de Suda Ameriko sxajnas sopiri.

La diversaj originaj produktoj en esperanto el tiu regiono ofte donas impreson ke la "senlandlima lingvo" naskigxis ankaux tie, kaj cxar tiel ne estas, la temoj pri frateco, paco, kaj homa solidareco kiuj manifestigxas preskaux igus nin bedauxri tion... kaj estas precize tie, sub la radioj de nia stelo, kie situas tiu grandkora kantistino.




contact@vinilkosmo.com