Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Printempo Blujxinsa
Mikaelo Bronsxtejn - Rusa Federacio



KD 16 titoloj - 54:31 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de Garik kokolija © 2006

Jam partoprenanta en preskaux la tutan kolekton "Oraj Kantoj", kaj krome per sia solo-albumo, "Esperantujo Mia", sia kunlaboro kun Elena Puhova, la tuta tekstaro de "Amu min" de Jxomart & Natasxa, kaj kelkaj tekstoj de la albumo "Ukrainaj Kantoj en Esperanto", Mikaelo estas ja la plej fekunda el niaj orienteuxropaj artistoj!

Dek ses novaj kantoj, el kiuj nur unu jam estis antauxe registrita, alvenas por pliricxigi tiun impresan lauxreataron kaj estas proponitaj en tiu nova KD tiom ricxa en tekstoj kiom bone komponita kaj arangxita.

Cxu poeto, cxu muzikisto? Certe ambaux. Sed Mikaelo taksas tute aparte la tekstojn kiel gravajn kaj konfidas al ni: "Poemo devas esti evento, ne priskribo de tiu," ... la muziko estante dekoro por la fabeloj, dramoj, sxercoj, satiroj, kaj aliaj pamfletoj kiujn Mikaelo iras gxis dedicxi al Pusxkin'!

Por la registrado, Mikaelo kunigis cxirkaux si Evelina, Tatiana, Vera, kaj Printempo, la cxefan inspirantinon kiu ankaux sugestis la titolon ("Printempo Bujxinsa").

Mikaelo emas sercxi kaj eltrovi printempan humoron en la rutina temp-iro kaj ecx eventojn ne tre agrablajn trakti kun rideto; kaj tion li sukcesas tre bone.

Ne hezitu konsulti la amason da referencoj de Mikaelo Bronsxtejn en la rubrikoj "Tradicio - Folkloro" kaj "Lirikaj kanzonoj - hxoroj" cxe Vinilkosmo.com:

VKKD54 - VKKD55 - VKKD56 - VKKD57 - VKKD58 - VKKD59 - VKKD60 - VKKD65 - VKKD80.




contact@vinilkosmo.com