Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Pli ol nenio
Martin & la talpoj - Svedio



KD 12 titoloj - 38:00 mn

12.67 Sen Imposta
15.20 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo © 2007

Jen pli ol jardeko ke Martin Wiese cxefrolas en la esperanto-rok-kronikoj, unue kiel gitaristo kaj cxefkantisto de Persone, unu el la pioniraj rokbandoj en la gxenro, kaj li revenas post neeltenebla foresto per sia unua soloalbumo kiu entuziasmigos liajn multnombrajn fanojn.

Male al iuj aliaj bandoj origine rokaj, Martin ne klopodis sagxigxi elektante pli dolcxajn sonorojn. Kaj ecx se la albumo "Sen" de Persone (VKKD50), tute akustika, povus lasi imagi evoluon en tiun direkton, la sxatantoj de fortaj sentoj certe ne estos seniluziigitaj! Akompanata de La Talpoj, Martin elektis rokon melodian kaj foje ecx "grungxan" el kiu aperas reliefe, persone, lia vocxo kaj lirikoj, tre tipe rekoneblaj, kaj sen malstrecxigxi.

For la ideo ke li estas artisto izolita en sia fako kiel auxtoro, komponisto, kaj interpretisto; Martin Wiese rivelas ankaux sian grafistan talenton regalante nin per portreta kovrilo mempentrita, kiu respegulas sian blu-urbecan kaj fantastan universon!

Tiu KD entenas ankaux du muzikvideojn (klipojn), el kiuj unu spekteblas en nia rubriko, ekde nun konstanta cxe Vinilkosmo.com, kaj unu MP3 titolita "Homoj kiel mi Rogxer' Borgxes Remiks'" kies dauxro estas preskaux 8-minuta por nutri vian MP3-posxludigilon aux ipodon.

Por kreajxo titolita "Pli ol nenio" eblas konkludi senkomplekse ke temas pri "io" aldonenda al via kolekto kaj elstara ekzemplo de realigxo kiun ni esperas vidi ekflori senbride estonte.

-------------------

Dankojn kaj gratulojn al Rogener Pavinski realigisto de la brazila videoproduktejo Kosmuzik' por la dua muzikvideo de la KD filmita dum viva koncerto de Martin en KEF 2005 en Helsinko !

Por pliaj informoj kaj por auxdi pli :

http://www.myspace.com/martinwiese



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com