Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Eksenlime
La Perdita Generacio - Svedio



KD 12 titoloj - 42:00 mn

11.68 Sen Imposta
14.02 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Gränslösa Kulturföreningen © 2006

La Perdita Generacio estas radikala, verda, kaj senlandlima bando. 'Eksenlime' estas la dua disko de tiu muzikgrupo kiu, kvankam gxi ekzistas jam de 1995 sub la sveda nomo Den Förlorade Generationen, malfrue ekkantis en esperanto en 2003 okaze de la IJK en 2003, post sxangxoj en la personaro kaj eklernado de esperanto.

La muziko de tiu albumo povas esti priskribita kiel akustika popolmuziko de Nordio (gitaro, fluto, violono, kontrabaso, piano, klarneto, perkutiloj, akordiono), kaj ni povus klasi gxin ankaux en la mondmuzika gxenro.

La baza kerno estas Tomas Q. Nilsson (Tomio) (la cxefkantisto, gitaristo, klarnetisto, kaj kunordiganto de la bando), Anna Burenius (gitaro kaj kanto), kaj Mathias Dalmose (violono). La konsisto de la bando estas modulebla laux la disponeblecoj de la muzikistoj, kiuj povas ludi tiom sesope kiom triope.

La bando jam faris ne malmultajn koncertojn en Rusio (kie ili registris vive sian unuan 8-titolan kodiskon) okaze de IJK 2004, kaj en Svedio, Pollando, Estonio, Nederlando, kaj Kubo.

La specifeco de iliaj kantoj kusxas cxefe en la tekstoj, kiuj respegulas la politikan engagxigxon de la bando en la alternativa ekologiista kaj Verda movado de Svedio.

La enhavo de cxi tiu 12-titola albumo estas tre varia muzike, kaj malgraux la temoj seriozaj kaj gravaj oni trovas certan acidan kaj ironian humuron, kiel ekzemple en la titoloj "Pacon de dio" kaj "Cxiuj amegas Usonon".

'Eksenlime' estas albumo ne kutima kiu vokas nian konscion en la horo de la "planedo en dangxero", de la alternmondismo, kaj de la tutglobismo de la plej ricxaj sxtatoj. Originala kaj trafa.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com