Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Aventur'
Kapriol' - Nederlando



KD 13 titoloj - 56:08 mn

estas provizore nedisponebla, bonvolu senkulpigi nin pro tiu malagrablajxo.
Produktita de TRbandstudio, Frisland © 2009

La unua albumo de Kapriol'! aperis okaze de ilia 3a koncerto por KEF (Danio). La frisa bando Kapriol'! (Nederlando) estigxis spontane dum balfolkaj (popolbalaj) vesperoj. La muzikistoj de la muzikgrupo jam ludis sur multaj festaj scenejoj. Marita kaj Marian ludis dum longaj jaroj en la esperanto-grupo Kajto, kaj nun ili prezentigxas en la duopo Marianta (flutoj, akordiono, kanto). Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn en la bandoj Blue Tape Band, 60/60 (Ad), Kalis kaj Sjock (Rutger). Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol'! kiu prezentas svingan kaj varian programon kun balfolkaj (popolbalaj) dancmelodioj kaj kantoj, kiuj fontas el tradiciaj repertuaroj nederlandaj aux memfaritaj. Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj. Cxion ili kombinas kun bela plurvocxa kantado kaj plurkoloraj arangxoj. Krom tio, improvizajxo estas grava parto.

Ilia balfolka (popolbala) repertuaro konsistas el tradiciaj dancoj, skotisxoj, polkoj, valsoj kaj mazurkoj, sed ankaux el viglaj dancoj kiaj bureo kaj andro, aux ankaux ronddancoj kiel la cirklo kaj la jxigo, en kiuj la partneroj dauxre intersxangxigxas.




contact@vinilkosmo.com