Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Esperante
Espo Despo - Danio



KD 10 titoloj - 40:25 mn

13.42 Sen Imposta
16.10 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Espo Despo © 2009

Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo - mallongigo de la nova vizago de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo la albumojn BroKantajxoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72).

Tiu ci albumo estas frukto de preskau trijara eksperimentado de sonoj, ritmoj, tekstoj, kaj melodioj. Kvar amikoj, Amir, karl, kaj Laurent, plifortigitaj iom poste de Andrzej, membroj de la nova konsisto de Espo Despo, preparis la KDon ekde fino de 2005, malrapide sed persiste kaj entuziasme. Ili faris plurajn versiojn de ciu kanto, antau ol la arangoj, registrado, miksado, kaj mastrigado finigis - kaj nur post kiam la rezulto atingis kontentigan kvaliton por ciuj. Tio klarigas la longdauran preparadon de la albumo kiu estis realigita per atento, plezuro, sopiro, amo, kaj espero.

La tekstoj de la kantoj priskribas temojn kiaj la vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, guo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero.

Tekstojn de pluraj autoroj estis uzitaj, inter alie poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens, kaj Poul Thorsen. Muzike, la kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de afro-europa origino kun elementoj de popo, roko, foje ec jazo. Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn, kaj sugestivajn vocojn, la kvar despoanoj sukcesis unuigi genran diversecon en sia propra, originala stilo.

Pluraj gast-artistoj apogis la muzikverkon, inter kiuj Alejandro Cossavella (Ale) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo), kiuj registris sian belegan vocon en po unu kanto. Krome, ankau audeblas belegaj sonoj de trumpeto de David-Emil Wickström, akordiono de Emir Bosnjak, kaj gitaro de Dino Pehilj.

Kaj premiero por esperanto-artisto: la albumo estis eldonita interrete tra elsutretejoj kaj sen muzikproduktejo. La fizika albumo estas presita malgrandkvante de la bando mem kaj distribuata per la Vinilkosmo-katalogo.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com