Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Surplacen Venu Vi
Kaj Tiel Plu - Katalunio-Iberio



KD 15 titoloj - 53:12 mn

13.45 Sen Imposta
16.14 Kun AVI  ( Euxropa Unio )
Produktita de Vinilkosmo / Kaj Tiel Plu © 2009

Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Placxas al mi" vkkd 74 (2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu dauxre proponas vojagxon tra la muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj kataluna, okcitana kaj sefarda. Krome, reaperis la originala spirito de la bando kiu en sia komenco trinkis el internacia repertuaro, kaj proponas ankaux kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio.

La unua disko estis pli mezepoka, la dua estis pli tradicia. "Surplacen venu vi" estas pli direktata al dancmuziko kaj montras maturigxon de la bando, kiu prezentas kantojn kaj dancojn per tre bunta kaj ricxa muzikilaro kiel gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono, diversaj perkutiloj, koruso kaj cxefa melodia vocxo.

La kantoj, tradukitaj al Esperanto, tute ne perfidas ties originalajn lingvojn. La libreto prezentas kaj la kantatan esperantajxon kaj la kanton en la originala lingvo (okcitana, kataluna, judhispana, kroata, amaziga kaj hispana), sed male, utilas al diskonigo de la diversaj tradicioj, kaj atingas la korojn de tre diverspeca publiko.

Kiel en la duaj antauxaj albumoj, la disko komencigxas per mezepoka melodio kaj finas per tradicia kanto de la hispana civila milito.

Tiu KD inkluzivas 10 instrumentajn versiojn de la kantoj por karaokeo kaj videon pri la bando en la studio.



S-ro   S-ino   F-ino  

Persona nomo :  
Familia nomo :  
Adreso :  
Urbo :  
Posxtkodo :  
Lando :  
Sxtato (en USONO) :  
Retadreso :  
Telefono :  

Informu min : Jes   Ne  


Neniam kaj al neniu ni ludonas aux vendas la datumojn donitajn de niaj membroj, abonantoj aux klientoj. Cxiuj tiuj informoj tenitaj de ni estas strikte konfidencaj kaj por ekskluziva interna uzo de Vinilkosmo.

Sekurigita Pago pere de

contact@vinilkosmo.com