Français English
Esperanto music shopKATALOGO Esperanto music shop and free music downloads AUDIORAMAFree music downloads
Lernu !
JEFO -


KD-ROMO

donacita senpage ekde 2 acxetitaj kdoj !
Produktita de JEFO © 2005

Lernu! estas kodoromo kiu kompilas aron da pedagogia kaj kultura materialo (lecionoj, ekzercoj, tekstoj, eltirajxoj de libroj, vortaro, muzikoj, ludoj, ktp.) por lerni kaj disvastigi esperanton.

Gxia enhavo en 22 lingvoj estis realigita de la internacia teamo, Esperanto@Internet, kaj krom multaj pedagogiaj iloj, eblos trovi plurajn muzikajxojn eltiritajn el nia katalogo!

A T E N T O N

Por konservi malaltan prezon kaj la cxefan celon edukan kaj varban de tiu cxi kodoromo, Vinilkosmo decidis donaci senpagan ekzempleron al cxiuj kiuj volos gxin kaj kiuj samtempe mendos almenaux 2 muzikajn KDojn en la TTTejo.

Tiu cxi oferto estas ekskluzive rezervita por la homoj kiuj acxetas diskojn en la TTTejo de Vinilkosmo.com. Tamen eblas akiri la kodoromon unuope aux plurope rekte cxe Vinilkosmo, simple petante gxin laux la fiksa tarifo de 2 euxroj + sendokostoj pagendaj per cxeko (nur por Francio), bankgxiro, aux internacia posxtmandato.

Por cxiuj kromaj informoj kaj mendoj kontaktu:

vinilkosmo@esperanto.org




contact@vinilkosmo.com